Eliza Orzeszkowa

 
 
 
Salti al navigiloSalti al serĉilo
Eliza Orzeszkowa
Eliza Orzeszkowa.PNG
POL COA Korwin.svg
Persona informo
Naskonomo Eliza Korwin-Pawłowska
Naskiĝo 6-an de junio 1841
en Miĺkaŭščyna
Morto 18-an de majo 1910 (68-jara)
en Grodno
Mortis pro kardivaskulsistema malsano [#]
Tombo Parish cemetery in Grodno [#]
Etno Poloj [#]
Lingvoj pola lingvo [#]
Ŝtataneco Rusia Imperio [#]
 
Subskribo Eliza Orzeszkowa
Familio
Dinastio Pawłowscy herbu Korwin [#]
Edz(in)o Stanisław Nahorski [#]
Profesio
Alia nomo E. O. • Bąk (z Wa-Lit-No) • Li…ka • Gabriela Litwinka [#]
Okupo verkisto • eseisto • tradukisto [#]
Laborkampo eseo • prozo [#]
Verkado
Verkoj Nad Niemnem [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
v • d • r

Eliza ORZESZKOWA [oĵeŝkova] (ankaŭ nomita ORZESZKO; naskiĝis PAWLOWSKA la 6-an de junio 1841 en Milkowszczyzna; mortis la 18-an de majo 1910 en Grodno) estis pola verkistino. En sia epoko ŝi estis tre konata. Ŝiajn verkojn traplektas la ideoj de la sensukcesa pola ribelo de 1863 kontraŭ Rusio, de sociaj justeco kaj egaleco, de persona libereco kaj de frateco de la homoj.

Ŝi naskiĝis en nobela familio kaj edziniĝis en aĝo de 17 jaroj kun la bienulo Piotr Orzeszko. Oni senvalidigis la geedzecon post 11 jaroj kaj ŝi ekloĝis en Grodno. Ŝi edziniĝis denove en 1894, sed la dua edzo mortis post du jaroj.

En Esperantujo ŝi estas konata kiel la aŭtorino de Marta. La romanon esperantigis Ludwik Lejzer Zamenhof, kies traduko estis ankaŭ tradukita al la japana. Tial tiu romano estis vaste legata en japanaj lernejoj kiel eduka legaĵo.

En la jaro 1905 Eliza Orzeszkowa, Henryk Sienkiewicz kaj Lev Tolstoj estis nomumitaj kiel kandidatoj por la Nobelpremio pri literaturo. La premion ricevis Sienkiewicz.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

En 1878 aperis ŝia romano Meir Ezofowicz, en kiu ŝi vigle priskribis la vivon de judoj en belorusa urbeto. La verko propagandis ne la toleradon, sed la asimiladon de la judoj.

Dziurdziowie (1885) temas pri senscio kaj superstiĉo de la malriĉaj kamparanoj. Cham (1888) estas tragika historio pri amo de simpla fiŝisto al neŭrotika, rafinita urba fraŭlino.

Ŝia ĉefa verko estas Nad niemnem („Sur riverbordo”; 1888), kiu prezentas polan komunumon en Litovio. Bene nati („Moŝtaj naskiĝintoj”; 1892) prezentas malriĉajn nobelojn de vilaĝoj.

Ŝiaj kolektitaj verkoj aperis sub titolo Pisma (1937–39), en 22 volumoj.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

 
La Interompita Kanto, 1928.
  • La Interrompita Kanto. Tradukis Kazimierz Bein. 79 paĝoj.
    • [1-a eldono.] ParizoHachette, 1905.
    • 2-a eldono. Parizo: Hachette, 1909.
    • 3-a eldono. Parizo: Esperantista Centra Librejo, 1922.
    • 4-a eldono. Parizo: Esperantista Centra Librejo, 1928.
  • A ... B ... C ... Noveleto. Tradukis F. Ender. 72 paĝoj.
    • LodzoStanislao Miszewski, 1909. (Nova Esperanta Biblioteko 2.)